Eo:Requirements

Aus YaCyWiki
Wechseln zu: Navigation, Suche

Sistempostuloj

Por funkciigi YaCy’on, vi bezonas nur iom freŝdatan komputilon (ia ajn estinta nearkaika ĉi-miljare kredeble taŭgos) kaj operaciumon, sur kiu povas funkcii Ĝavo. Krom tio vi provizu (se estas eble; fakte povas sufiĉi eĉ 1-2) 25 gigabitokojn sur disko aŭ simila por kolektitaj informoj pri retpaĝaroj kaj la indekso mem (atentu, en kiu dosierujo YaCy konservos la informojn, ekz-e «/var/lib» en Debiano GNU-Linuksa). Ju pli da ĉefmemoro (RAM) vi havas, des pli bone, sed 256MB taŭgos. YaCy povas funkcii kun malplia kvanto, sed iom malrapide.

YaCy estas skribita en la programlingvo «Java», do ĝi estas havebla por multaj komputilaj sistemoj, ĉar Java estas havebla por preskaŭ ĉiuj uzataj sistemoj. Ja grava eco de Ĝavaj programoj estas la fakto, ke ili estas uzeblaj per diversaj sistemoj sen ajna ŝanĝo.

Plenumilo de Javaj programoj (virtuala maŝino) estas elŝutebla kaj uzebla senpage. Se via sistemo ankoraŭ ne havas ĝin, necesas instali ĝin antaŭ ol instali YaCy’on. Pluraj GNU-Linuksaj operaciumoj havas en siaj deponejoj liberan plenumilon «OpenJDK». Alternative, aŭ por aliaj operaciumoj, alia plenumilo estas havebla ĉe la retpaĝaro de Sun.

La lasta versio estas Java 8. La plej malnova taŭga por YaCy estas Java 7 (konata ankaŭ kiel 1.7). Tamen iam tio povas ŝanĝiĝi. Pro tio, kaj pro plimulteco de kapabloj ĉe pli novaj versioj, pli bone estas elekti la 6-an.

Se vi bezonas nur plenumigi Ĝavajn programojn, sufiĉos plenumilo — JRE. Se vi volas programi en Ĝavo, aŭ eĉ plibonigi YaCy’on, vi bezonos JDK’on.

TTT-legilo: por administrado estas bezonata TTT-legilo.

Atentu: ju pli laboros via YaCy-nodo, des pli da memoro ĝi postulos.

Flag-germany.gif Von dieser Seite existiert auch eine deutsche Version.

Flag-england.gif There is an english version of this page.

Flag-spain.gif There is an spanish version of this page.

Flag-france.gif Il y a une version française de cette page.

Flag of Russia.png Есть русская версия этой страницы.

Flag-ukraine.gif Ця сторінка має також українську версію.