Eo:Privacy

Aus YaCyWiki
Wechseln zu: Navigation, Suche

Privataj paĝoj kaj la kolektanta retperanto

Vi kredeble zorgas pri tio, kio okazas kun la personspecifaj paĝoj, se la retperanto prilaboras por enindeksigo ĉiujn vizititajn paĝojn. Tiaj paĝoj estos preterlasitaj de la enindeksigilo, por ke oni ne povu legi viajn retpoŝtaĵojn kaj aliajn privataĵajn informojn.

Sube estas priskribita la maniero, laŭ kiu tiaj paĝoj estas identigataj. La ekzemplo estos TTT-fasado por retpoŝto.

La principo

Kiam vi vizitas retpaĝon, vi estas (antaŭ ĉio) ordinara vizitanto de la paĝo. Por ke ĝi estu provizita en aparta maniero por vi, vi bezonas identigi vin. Post tio, vi devas sciigadi al ĉiu ĝia subpaĝo, ke vi estas identigita. Ĉe TTT-fasado por retpoŝto, la unua identigo okazas per via enigo de la pasvorto.

Tiam eklaboras la protektilo: kiam vi ŝargas paĝon, uzante ian identigmetodon (TTT‐retpoŝtiloj ordinare uzas kuketojn), tiu paĝo ne estas enindeksigata..

La identigmetodoj

Kiam estas uzata iu el la sekvantaj identigmetodoj, la paĝo ne estas enindeksigata:

Kuketoj (cookies)

Kuketoj estas mallongaj tekstaj datumeroj, sendataj de retpaĝaro por senditaj reen de vi. Retpaĝaro povas uzi ilin, ekzemple, por konservi viajn preferojn.


GET‐parametroj

GETaj, aŭ URLaj, parametroj estas ofte uzataj de simplaj TTT‐aplikaĵoj, kiam necesas sendi nur tre malmulte da informoj. URL kun GETaj parametroj aspektas jene:

http://www.example.com/index.php?name=bob&job=coder

POST‐parametroj

POST‑aj parametroj estas uzeblaj kiel GETaj parametroj, sed povas porti pli da informoj. Vi ne povas rimarki ilin laŭ la adreso, sed la retperanto povas scii, ke ili estas transsendataj.

HTTP‐pasvorto

HTTPaj pasvortsendoj estas ofte uzataj por pasvorte gardataj informoj en retpaĝaroj. Ili ordinare rimarkiĝas per ŝprucfenestroj, aspektantaj same ĉe ĉiuj retpaĝaroj, kaj petantaj viajn salutnomon kaj pasvorton.

Flag-germany.gif Von dieser Seite existiert auch eine deutsche Version.

Flag-england.gif There is an english version of this page.

Flag-france.gif Il y a une version française de cette page.